Johano (naskiĝis la 24-an de decembro 1166; mortis la 18-an de oktobro 1216) estis la sola reĝo de Anglio kiu portis tiun nomon. Li estis la plej juna filo de la reĝo Henriko la 2-a. Lia kromnomo Sentera Johano (angle John Lackland) venas de la fakto, ke lia patro ne povis doni al li terojn antaŭ la morto de liaj pli aĝaj fratoj. Laŭlegende li estis malamiko de Robin Hood.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search