John Dee

John Dee
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1527 (1527-07-13)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Morto 26-an de marto 1609 (1609-03-26) (81-jaraĝa)
en Mortlake,  Reĝlando Anglio
Tombo St Mary the Virgin, Mortlake (en) Traduki 51° 28′ 10″ Nordo 0° 15′ 42″ Okcidento / 51.4695 °N, 0.2615789 °U / 51.4695; -0.2615789 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco
Alma mater Malnova universitato de Loveno (1548–1550)
Trinity College (1546–1548)
St John's College (1542–1546) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo John Dee
Familio
Patro Roland ap Bedo ap Dafydd Ddû ap John Dee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Jane ferch William Wilde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jane Dee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Arthur Dee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
geografo
kartografo
astrologo
matematikisto
astronomo
skribisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj ĥanoĥa lingvo
Ĥanoĥa Magio
Monado Hieroglifa
De Heptarchia Mystica
vdr
portreto de John Dee (16-a jarcento), artisto nekonata. Laŭdire ĝi montras la portretaton en aĝo de 67 jaroj. La bildo apartenis al lia nepo Rowland Dee kaj pli poste al Elias Ashmole, kiu heredigis ĝin al la universitato de Oksfordo.

D-ro John DEE (naskiĝis la 13-an de julio 1527 en Londono; mortis dum 1608 en Mortlake, Surrey, intertempe sudorienta urboparto de Londono) estis konata angla matematikisto, astronomo, astrologo, geografo, mistikisto kaj konsilisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a.

Li dediĉis grandan parton de sia vivo ankaŭ al la alĥemio, al aŭgurado kaj al la hermetika filozofio.

Dee staris inter la "mondoj" de scienco kaj magio, en epoko kiam ili en la mezepoka Eŭropo ĵus iĝis diferencigeblaj. Mem unu el la plej grandaj kleruloj de sia jarcento, John Dee jam en juna aĝo prelegis en je aŭskultantoj plenegaj salonoj de la Universitato de Parizo. Li estis pasia subtenanto de la matematiko, respektata astronomo kaj gvida eksperto pri navigado, kaj edukis multajn el la navigistoj kiuj poste realigis malkovrajn ŝipajn ekspediciojn de Anglio al en Eŭropo ĝis nun nekonataj mondopartoj.

En unu el pluraj verkoj, kiujn li skribis dum la 1580-aj jaroj, por kuraĝigi britajn malkovrajn ekspediciojn trovi la nordokcidentan pasejon inter Anglio kaj Nordameriko, John Dee kreis la terminon "Brita Imperio".

Samtempe li tre profundiĝis en la magion de kristanaj kaj judaj radikoj, en astrologion kaj hermetikan filozofion. Fakte li dediĉis la lastan trionon de sia vivo preskaŭ ekskluzive al la penoj ekkontakti anĝelojn, en la deziro tiel lerni pri la universala lingvo de la kreo de la mondo. Estante ano de la novplatonismo de la renesanca filozofo Marsilio Ficino, por John Dee matematikaj esploroj kaj eksperimentoj pri hermetika magio kaj aŭgurado ne estis kontrasto, sed li rigardis tiujn aktivecojn diversaj aspektoj de unueca mondkoncepto kun la sama tasko: la serĉo de transcendenta kompreno de la diaj ideoj, kiuj estas la fundamento de la videbla kosmo.

Pro sia statuso kiel respektata klerulo, John Dee ankaŭ povis ludi gravan rolon en la politiko de la elizabeta epoko: De tempo al tempo, li estis konsilisto kaj instruisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, kaj havis rilatojn kun du gvidaj ministroj de ŝi, Francis Walsingham kaj William Cecil. Laŭ la kleruloj Frances Yates kaj Peter French, li dum sia vivo posedis la plej grandan bibliotekon de Anglio, kaj unu el la plej grandaj de Eŭropo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search