Juro

Justiculino, nome diinoalegorio simbolo de justico kiu portas glavon – kiel simbolo de la perforta povo de tribunalo –, pesilon – reprezentanta objektivan normigon per kiuj konkurencaj plendoj estas pesataj – kaj blindigan bendon indikanta, ke justico estu senpartia kaj metita objektive, sen timo aŭ favoro kaj senrigarde al mono, riĉo, povo aŭ identeco.[1]

Juro estas sistemo de reguloj kiuj estas plifortigitaj pere de sociaj institucioj por regadi super ĝeneralan kondutaron.[2] La leĝoj kiuj komponas la juron, povas esti farataj ĉu de kolektiva leĝofara institucio aŭ de unusola leĝofaranto, rezulte en statutoj, de la plenuma povo pere de dekretoj kaj de regularoj, aŭ de juĝistoj pere de kolektado de antecedentoj, normale en jurisdikcioj de anglosaksa juro, nomita ankaŭ komuna juro. Privataj individuoj povas krei laŭleĝe antecedentenhavajn kontraktojn, inkludante arbitraciajn interkonsentojn kiuj povas elekti akcepti alternativan arbitracion en la normalaj juraj procesoj. La formado de leĝoj mem povas esti influita de konstitucio, verkita aŭ neverkita, kaj de la rajtoj enhavitaj en ĝi. La juro formigas per diversaj manieroj politikon, ekonomion, historion kaj socion kaj servas kiel peranto de rilatoj inter personoj, sociaj grupoj, institucioj, organizaĵoj, entreprenoj, ŝtatoj ktp.

Ĝenerala distingo povas esti farita inter (a) jurisdikcioj de civila juro (inklude la katolikan kanonan juron kaj la socialisman juron), en kiuj la leĝofarantoj aŭ aliaj centraj korpoj kodigas kaj konsolidigas ties leĝojn, kaj (b) la sistemoj de komuna juro, kie juĝofaritaj antecedentoj estas akceptataj kiel laŭleĝe kolektita juro. Historie, religiaj juroj ludis gravan rolon eĉ en la decidoj pri nereligiaj aferoj, kio ankoraŭ okazas ĉe kelkaj religiaj komunumoj, partikulare ĉe judoj, kaj ĉe kelkaj landoj aŭ mondoregionoj, partikulare islamaj. La islama Ŝaria juro estas la plej amplekse disvastigata uzata religia juro.[3]

La atribuo de juro estas ĝenerale dividata en du precipaj areoj referencataj kiel (i) Krima juro kaj (ii) Civila juro. Krima juro temas pri kondutoj kiuj estas konsiderataj damaĝaj por la socia ordo kaj en kiu la kulpa parto povas esti enprizonigita aŭ monpunita. Civila juro (distingenda disde la subaj jurisdikcioj de civila juro) temas pri la solvado de plendoj (konfliktoj) inter individuoj aŭ organizaĵoj. Tiuj rezolucioj serĉas havigi juran solvon (ofte monajn damaĝkompensojn) por la venkinta plendanto. En civila juro, ekzistas la jenaj specialaĵoj, inter aliaj: Kontrakta juro regulas ĉion, el aĉeto de busbileto al komercado en derivaj merkatoj. Posedjuro regulas la transferadon kaj titolojn de la personaj posedoj kaj de la nemoveblaj posedaĵoj. Fideikomisa juro aplikiĝas al havaĵoj tenitaj por investado kaj financa sekureco. Punjuro permesas ke la plendo alvenu al kompenso se la posedo de persono estas damaĝita. Konstitucia juro havigas kadron por la kreado de juro, la protektadon de homaj rajtoj kaj la elekton de politikaj reprezentantoj. Administracia juro decidas pri kiuj plenumbranĉaj agentejoj rajtas aŭ ne rajtas agadi, pri proceduroj kiujn oni devas sekvi por fari tion, kaj pri jura revizio, kiam membro de la publiko estas damaĝita de agenteja agado. Internacia juro studas la aferojn inter suverenaj ŝtatoj en aktivaĵoj kiuj gamas el komerco al militista agado. Por plibonigi kaj plifortigi la leĝaron kaj havigi servojn al la publiko fare de publikaj servantoj, la registara aŭ ŝtata burokrataro, militistaro, kaj policanaroj estas fundamentaj. Kvankam ĉiuj tiuj organoj de la ŝtato estas kreaĵoj kreitaj kaj funkciigitaj de juro, ankaŭ sedependa juristoj kaj aktiva civila socio informas kaj eltenas ties progresojn.

Juro havigas riĉajn fontojn de studa esplorado en historio de juro, filozofio, ekonomika analizo kaj sociologio. Juro ankaŭ vekas gravajn kaj kompleksajn temojn koncerne al egaleco, justeco, kaj justico. Resume oni povas konkludi, ke la bazo de juro estas la leĝoj. Estas malnova diraĵo kiu asertas ke 'ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo', kvankam Jonathan Swift asertis, ke 'Leĝoj estas kiel araneretoj, kiuj povas kapti malgrandajn muŝojn, sed lasas, ke vespoj kaj krabroj trapasu.' En 1894, la aŭtoro Anatole France diris sarkasme, "en sia majesta egaleco, la leĝo malpermesas egalece kaj al riĉuloj kaj al malriĉuloj dormi subponte, almozi surstrate, kaj ŝteli pantranĉojn."[4] Verkita en la jaro 350 a.K., la greka filozofo Aristotelo deklaris, "La regado de la leĝo estas pli bona ol la regado de ajna individuo."[5] Miĥail Bakunin diris: "Ĉiu leĝo havas por celo konfirmi kaj elstarigi en sistemon la ekspluatadon de la laboristoj fare de la reganta klaso".[6] Cicerono diris "ju pli da leĝoj, des malpli da justeco".[7] Marksismaj doktrinoj asertas, ke la leĝoj ne estos postulataj iam kiam la ŝtato estos nuligita.[8]

  1. Luban, Law's Blindfold, 23.
  2. Robertson, Crimes against humanity, 90.
  3. What is sharia law?. brightknowledge.org.
  4. (France, La ruĝa lilio, Ĉapitro VII). La originala franca teksto estas: "La loi, dans un grand souci d'égalité, interdit aux riches comme aux pauvres de coucher sous les ponts, de mendier dans les rues et de voler du pain.".
  5. Aristotelo. Politiko, Libro 3#3:16. n.b. Tiu angla traduko diras, "it is more proper that law should govern than any one of the citizens"
  6. Stewart kaj Burgess. Collins Dictionary of Law. HarperCollins Publishers. 1996. ISBN 0-00-470009-0. Paĝo 229.
  7. Cicero, De officiis, I, 10, 33. Latine: "summum ius, summa iniuria". Por la menciita traduko, vidu, por ekzemplo, Adler kaj Doren, Great Treasury of Western Thought, Bowker, 1977, p 851.
  8. "Withering away of the state". Palgrave McMillan Dictionary of Political Thought. 2007.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search