Jurto

Mongola jurto antaŭ la Montaro Gurvan Sajĥan.

Jurto (de la tjurka vorto yurt, yurta por „nomada loĝloko“) aŭ gero (de la mongola vorto ger por „hejmo“) estas portebla ronda tendo el ligna framo kaj felta tegmento, en kiu tipe loĝas nomadoj vivantaj en herbejoj kaj stepoj de Centra Azio, sed ĝi estas ankaŭ populara en okcidentaj alternativuloj. La jurto tre taŭgas por la nomada vivstilo, ĉar ĝi estas facile muntebla kaj transportebla. Krome ĝi efike protektas kontraŭ la malvarmo, varmego, pluvoj kaj forta vento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search