Justeco

Ne konfuzu kun Justico


La justecon oni reprezentas kiel virino de kaŝitaj okuloj, kun pesilo ĉemane kaj glavo en la alia mano

Justeco (el la latina iustitia) aŭ justo estas unu el la kvar kardinalaj virtoj, kiu konsistas el la konstanta kaj firma deziro doni al ĉiu tion, kion li aŭ ŝi meritas.

Justeco - pentraĵo de Jürgen Ovens de 1662

La justeco estas la koncepto, kiun ĉiu epoko kaj civilizo havas pri la komuna bono, inkluzive de la naturaj bonoj. Temas pri valoro determinita de la socio. Ĝi naskiĝis el la neceso pluhavi harmonion inter ties membroj. Estas aro de reguloj kaj normoj kiu preskribas taŭgan markon por la rilatoj inter personoj kaj institucioj, ĉu permesante, ĉu malpermesante specifajn agadojn en la interagado de individuoj kaj institucioj.

En kristanismo la atributo de justeco estis kronita kiel la oka eco post la sep virtoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search