Kafejo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kanabokafejo.
Usona kafejo, Sherwood, Oregono

Kafejo estas malgranda restoraciotrinkejo, kie oni servas kafon kaj ĝenerale ankaŭ aliajn trinkaĵojn alkoholaĵajn aŭ ne,kelkaj priservas ankaŭ per manĝaĵojn, aŭ disponigas taggazetojn aŭ ludkartojn, bilardojn aŭ specialajn ludojmaŝinoj konataj sub nomo "kafejaj ludoj".

En multaj kulturoj kafejo estas grava centro de kunigo. Oni iras kafejen por manĝeti, renkontiĝi, ludi, aŭskulti publikan paroladon, legi aŭ verki.

En certaj landoj kafejoj estas lokoj fermitaj, intimaj kien ne rigardeblas de ekstere, en aliaj (ekzemple Francio) ili havas klarajn montrfenetroj kaj dum bona vetero "terasoj", t.e. tabloj kaj seĝoj estas intalitaj sur la trotuaro, eventuale ŝirmitaj de suntendo, kaj tiam estas ofte la plej viglaj kaj pridezirataj partoj de la kafejo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search