Kamiono

Kamiono en Pollando

Kamiono, aŭ ŝarĝaŭto, estas tia motora veturilo, kiu estas uzata ĉefe por transporto de varoj. Ĝi ofte havas platan plankon kaj 4 aŭ pli multajn radojn. Kamioneto estas malgranda ŝarĝaŭto, kies utila ŝarĝo ne superas ĝenerale 3500 kg. Baskulkamiono estas kamiono, kies malantaŭparto estas baskulebla kaj tiel povas facile elŝuti la ŝarĝitan materialon. La cisternokamiono estas provizita per vasta kuvo por transportado de likvaĵoj. Ŝpruckamiono estas provizita per barelego, ŝpructubo aŭ verŝilo kaj ofte per premmotoro por ŝprucigi likvaĵon, akvon, gudron, bitumon.

Jure ekzistas tre diversaj tipoj de la ŝarĝaŭtoj je maso, konstrua kaj uza tipo tiel ankaŭ validas por ili diversaj impostoj, asekuroj kaj trafika regulo.

La ŝarĝauto konsistas ĝenerale el memporta ĉasio, stirista ĉelo kaj konvena konstruaĵo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search