Kamjanec-Podilskij

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kamjanec-Podilskij (stacidomo).
Кам'янець-Подільський
pole Kamieniec Podolski, ruse Каменец-Подольский, jide קאַמענעץ, armene Կամիանեց-Պոդոլսկի, rumane Camenița
Urbo
Oficiala nomo: Кам'янець-Подільський
Deveno de nomo: de la malnovslava vorto kamen (ŝtono) kaj Podolio
Lando  Ukrainio
Ŝtato Ĥmelnicka provinco
Historia regiono Podolio
Rivero Smotriĉ
Supermara alteco 360 m s. m.
Koordinatoj 48° 41′ 0″ N 26° 35′ 0″ O / 48.68333 °N, 26.58333 °O / 48.68333; 26.58333 (mapo)
Areo 27,871 km² (2 787 ha)
Loĝantaro 102 254 (01.01.2014[1])
Denseco 3 668,83 loĝ./km²
Urba statuso laŭ
la magdeburga juro
1374
Poŝtkodo 32300-32315
Tel. prefikso +380-3849
Vikimedia Komunejo: Kamyanets Podilsky
Retpaĝo: kam-pod.gov.ua

Kamjanec-Podilskij estas urbo en ĥmelnicka provinco en Ukrainio; ĉefurbo de Podolio, de la 22-a de marto 1919 ĝis novembro 1920 - ĉefurbo de Ukrainio. Grava ekonomia, kultura kaj turisma centro de la lando.

En Kamjanec-Podilskij funkcias 10 altlernejoj, inter ili du universitatoj: Nacia Universitato Ivan Ohijenko kaj Podolia Terkultura-Teknika Universitato. En ĝi troviĝas multaj historiaj objektoj, el kiuj la plej gravaj estas la Malnova Urbo kun najbara kastelo (konstruita en 14-16 jc., alikonstruita en 17-18 jc.), katedralo (16-a jc.), ligna preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco (18-a jc.) kaj aliaj.

Podolio (helblue) sur mapo de la nuntempaj ŝtatoj

Kamjanec-Podilskij troviĝas ĉe la rivero Smotriĉ ĉirkaŭ 20 kilometrojn antaŭ la loko, kie ĝia akvo enfalas la riveron Dnestro.

  1. Statistiko de la loĝantaro de Ukrainio la 1-an de januaro 2014

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search