Kanalo (akvovojo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kanalo.

Alter Strom, en mara banloko de Warnemünde, Germanio.
La Reĝa Kanalo en Irlando.
Malgrandaj boatkanaloj kiaj la Kanalo Basingstoke energimovis la disvolvigon de la industria revolucio en multo de Eŭropo kaj Usono.
La Kanalo Danubo-Nigra Maro en Rumanio.
Kanalo en Bathampton, Anglio.

Kanalo (latine canalis - tubo, defluilo) estas artefarita fluejo por senprema movado de la akvo. Oni distingas kanalojn: navigeblan (Sueza, Panama, Blankmara-Balta), energifaran, irigacian, drenadan, akvokondukan kaj aliajn specojn. En kelkaj lingvoj oni distingas normalajn kanalojn disde navigokanaloj kiuj iras paralele al rivero kunhavante akvokolektan basenon, dum "normala kanalo" trairas dividon de du akvokolektaj basenoj.

Artefaritaj kanaloj, kiuj estis konstruitaj kiel transportaj vojoj, kunligas grandajn marspacojn kaj oni uzas por navigado. Internaciaj konvencioj reguligas marvojaĝojn trans tiaj kanaloj. Kiam estas fortaj nivelŝanĝo de la fluejo necesas kluzoj.

Sur enlandaj kanaloj transporto faratas ĉefe de barĝoj, kies "klasika" ŝarĝo estas 350 tunoj de malapakaĝa varo (kiel grenoj, karbo, ktp). Nun oni emas anstataŭi ilin per pli grandaj entenante 1 500 tunojn.

De kelkaj jaroj uzado de kanaltransporto malpliiĝas, ĉar ili ne iras ĉien kaj tio bezonas ofte almenaŭ du transŝarĝadojn de kaj sur kamionoj. Sed la ekologiistoj favoras kaj deziras akceli tiun veturrimedon, ĉar ĝi estas multe pli energiŝpara ol ĉiuj aliaj.

Panama Kanalo.

Dum pasintaj jarcentoj, kiam la vojoj estis kutime malbonaj, kaj foje tute neuzeblaj dum vintro, la veturado sur akvovojoj (ĉefe naturaj riveroj tiam) estis favorata vojaĝ- kaj transportrimedo, kaj ludis gravan rolon (vidu kazojn de malnovtempa Luaro-riverveturado, aŭ malnovtempa Rodano-riverveturado).

Unue barĝoj estis remorkitaj fare de ĉevalo(j) paŝante sur vojo laŭborde de la kanalo. Nun ili estas memmotorigitaj. La stiristo de la barĝo kaj ties familio ofte loĝas sur la barĝo mem en malgranda loĝejo kaj ili pasigas sian vivon en ĝi. La lernejigo de infanoj de barĝistoj estas problemo, same kiel de multaj aliaj nomadaj (nefiksaj) familioj: cirkoj, artistoj, navedaj bestobredistoj, transportistoj ktp.

Beletre, la vido de barĝoj sur kanalo, kaj la vivo de barĝuloj estis temo poezia, literatura, kaj ĉefe en kanzonoj, dum unua duono de la 20-a jarcento.

Ŝanelo estas plej profunda (ŝipebla) parto de rivero aŭ de mara pasejo (kun sinonimoj markolo, kanalo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search