Kantono Zuriko

Kantono Zuriko
Blazono de la Kantono Zuriko
Sidejo de la kantona parlamento en Zuriko
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Zuriko
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1351
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  ZH
Nombro de loĝantoj 1326775  (2007-12-31)
Areo 1729 km²
Loĝantardenseco 767 loĝantoj/km²
Geografia situo CH1903: 691902 / 252073 (mapo)47.4130556111118.6563888888889Koordinatoj: 47° 25′ N, 8° 39′ O; CH1903: 691902 / 252073 (mapo) f1

Map

Situo de Kantono Zuriko Svislando
Mapo de la Kantono Zuriko
vdr
Zuriko vidita el la aero

La Kantono Zuriko (La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Zürich (en la svisgermana dialekto Züri), france Zurich, itale Zurigo kaj romanĉe Turitg) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj troviĝas en la nordo de la lando.

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 1 520 968 loĝantoj sur areo de 1 729 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 880 loĝantoj/km². Ĝia loĝantaro estas pli multe ol en iu alia kantono svislanda. Administra centro estas la samnoma urbo Zuriko.

En la kantono, la germana lingvo estas oficiala.

La tri plej grandaj urboj de la Kantono Zuriko estas Zuriko kun 380189 loĝantoj, Vinterturo kun 101039 loĝantoj kaj Uster kun 32067 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search