Kapadocio

Kapadocio
Historia regiono

LandoTurkio
- koordinatoj38° 40′ 14″ N, 34° 50′ 21″ O (mapo)38.67055634.839167Koordinatoj: 38° 40′ 14″ N, 34° 50′ 21″ O (mapo)


Kapadocio (Tero)
Kapadocio (Tero)

Kapadocio (Turkio)
Kapadocio (Turkio)
DEC

Map
Kapadocio
Vikimedia Komunejo:  Cappadocia [+]
vdr
La malkutima kaj scena pejzaĝo de Kapadocio, vidata el varmaera balono.

En la antikva geografio, Kapadocio (turke Kapadokya, greke Καππαδοκία) estis vasta, enlanda distrikto de Malgranda Azio (la nuna Turkio). En la tempo de Herodoto, la Kapadocianoj okupis la tutan regionon inter la Torosoj-Montaro kaj la Nigra Maro. Tiu aŭtoro diras al ni, ke la nomo de la kapadocianoj ("Katpatouka") devenis de la persoj, dum la grekoj nomis ilin "sirioj" aŭ "blankaj sirioj" (Leŭkosiri). Sub la rego de pli malfruaj reĝoj de la Persa Imperio ili dividiĝis en du registarojn, la unua konsistiganta la centran kaj enlandan eron, kiun grekaj geografiistoj daŭrigis nomi Kapadocio, dum la alia nomiĝis "Ponto" ("maro"). La dividiĝo okazis jam antaŭ la tempo de Ksenofono. Post la falo de la persa registaro, la du provincoj daŭre estis disaj, kaj la disecon oni eternigis, kaj la nomo Kapadocio limiĝis al la enlanda provinco (foje nomata Granda Kapadocio), kiu estos la nura temo de la ĉi-jena artikolo.

La provinco Kapadocio en la romia imperio

En tiu senco, la landlimoj de Kapadocio estis la montaro de Toroso en la sudo, en la okcidento la Eŭfrato en la nordo, Ponto, kaj en la oriento, malprecize la granda centra saldezerto. Sed estas neebla difini la limojn ekzakte. Strabo, estante la nura antikva aŭtoro kiu skribis ajnan cirkonstancan raporton pri la lando, ege troigis ĝian amplekson; en la realo ĝi estis nur ĉirkaŭ 400 kilometrojn longa kaj malpli ol 240 kilometrojn larĝa.

Neĝa monto somere en Kapadocio.

La reĝlando de Kapadocio ankoraŭ en la tempo de Strabono estis sendenpenda ŝtato. Oni donis la nomon "Kilikio" al la distrikto en kiu estis la ĉefurbo de la tuta lando, "Caesarea Mazaca". La du nuraj urboj, kiujn Strabono juĝis indaj de tiu vorto, estis Caesarea (unue nomita Mazaca) kaj Tyana, ne for de la piedo de Monto Toroso.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search