Kariba krizo

Elaviadila vido de USAF al kuba raketbazo.

Kariba krizo (ankaŭ Kuba krizo) estis internacia politika krizo, kiu minacis ke ĝi superkreskos en nuklean konflikton. Ĝi eksplodis en la jaro 1962 sekve de dislokigo de sovetaj raketoj de meza pafdistanco sur Kubo. En la reago al tio Usono proklamis kvarantenon kontraŭ Kubo, kiu devis malebligi transporton de pluaj raketoj sur tiun ĉi teritorion. Tio sukcesis, ĉar la sovetaj navigaciiloj vere haltis sur limoj de la kvarantena zono. Post pluaj intertraktadoj estis forigitaj eĉ jam la instalitaj raketoj, Usono deviligis sin, ke ĝi ne atakos Kubon kaj ke ĝi deŝirigos siajn raketojn de meza pafdistanco el Turkio. Plua signifa sekvo de tiu ĉi krizo estis enkonduko de varmega telefonolineo inter Blanka domo kaj Kremlo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search