Karibio

Karibio
regiono, insularo [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj15° 0′ 0″ N, 73° 0′ 0″ U (mapo)15-73Koordinatoj: 15° 0′ 0″ N, 73° 0′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoPico Duarte [+]

Areo275 400 km² (27 540 000 ha)
Loĝantaro39 169 962 [+]
Map
Karibio
Vikimedia Komunejo:  Caribbean [+]
vdr
La insuloj de Karibio
Karibio, Mezameriko kaj partoj de Sudameriko

Karibio estas regiono en la okcidenta, tropika parto de la Atlantika Oceano norde de la ekvatoro. La regiono konsistas el la Kariba Maro kaj la tie situantaj insuloj kaj insularoj.

Situanta plejparte sur la Karibia Plato, Karibion konsistigas pli ol 7.000 insuloj, insuletoj, kaj rifoj. Ĉi tiuj dividiĝas je la Antiloj, kies partoj estas la Grandaj Antiloj je la norda rando de la Kariba Maro kaj la Malgrandaj Antiloj je la suda kaj orienta rando, inkluzive la Ĉebordajn Antilojn, kaj la Bahamoj. Geopolitike, oni kutime konsideras la insulojn de Karibio subregiono de Nordameriko; ili organiziĝas je 28 teritorioj, inkluzive sendependajn ŝtatojn, transmarajn departementojn, kaj dependajn teritoriojn (koloniojn). Iam estis mallonge vivanta lando kun la nomo Karibia Federacio, kiun konsistigis dek anglalingvaj karibiaj teritorioj.

La karibiaj insuloj estas insula ĉeno 2500 kilometrojn longa kaj ne pli ol 160 kilometrojn larĝa. Ili ĉirkaŭas la Kariban Maron.[1]

Sian nomon la regiono havas de la indiĝena popolo kariboj, kiun la hispanaj okupantoj de la regiono fine de la 15-a jarcento renkontis sur la insularo Malgrandaj Antiloj.

  1. Asan, Ridvan. (2007) A Brief History of the Caribbean. New York: Facts on File, Inc., p. 3. ISBN 0-8160-3811-2.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search