Karl Marx | |||||
---|---|---|---|---|---|
Karl Marx en 1875
| |||||
Persona informo | |||||
Karl Marx | |||||
Naskonomo | Karl Heinrich Marx | ||||
Naskiĝo | la 5-an de majo 1818 en Treviro, Rejnprovinco, Prusio | ||||
Morto | la 14-an de marto 1883 en Londono, Britio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma malsano vd | ||||
Tombo | Tomb of Karl Marx vd | ||||
Religio | ateismo • antiteismo vd | ||||
Etno | aŝkenazo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Londono • Treviro • Berlino • Parizo • Maison du Cygne - De Zwane vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • sennacieco vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato • Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Humboldt-Universitato en Berlino • Friedrich-Wilhelm-Gymnasium Trier vd | ||||
Partio | Komunista Ligo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Heinrich Marx vd | ||||
Patrino | Henriette Presburg vd | ||||
Gefratoj | Emilie Conradi • Louise Juta • Mauritz David Marx • Sophia Marx vd | ||||
Edz(in)o | Jenny Marx vd | ||||
Infanoj | Eleanor Marx • Jenny Longuet • Laura Marx • Edgar Marx • Frederick Demuth • Heinrich Edward Guy Marx • Jenny Evelin Francis Marx vd | ||||
Parencoj | Ludwig von Westphalen vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Glückskind vd | ||||
Okupo | ekonomikisto • ĵurnalisto • historiisto • filozofo • sociologo • revoluciulo • poeto • politikisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | politika ekonomiko • sociologio • filozofio vd | ||||
Aktiva en | Kolonjo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Bruno Bauer vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ekonomikaj kaj Filozofiaj Manuskriptoj je 1844 ❦ La Kapitalo ❦ La Germana Ideologio ❦ Manifesto de la Komunista Partio vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
Skolo/tradicio | Hegelismo, Marksismo | ||||
Ĉefaj interesoj | politikisto, ekonomikisto, filozofo, klasbatalo | ||||
Noteblaj ideoj | kunfondinto de marksismo | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl MARX (Esperantigite Karlo Henriko MARKSO; germane Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks];[1] naskiĝis la 5-an de majo 1818, mortis la 14-an de marto 1883) estis filozofo el Germanio.
Liaj sekvantoj fondis la skolon de marksismo per liaj hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris, ke al kapitalismo, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, sekvos komunismo konstituita de libera asocio de produktistoj.[2] Per revolucia agado, oni atingus soci-ekonomikan emancipigon.[3]
Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, laŭ ege diversaj reĝimoj precipe en Rusio, Ĉinio, Vjetnamio, Kubo, sed ankaŭ en Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, (efemere) Ĉilio kaj en multaj aliaj landoj.
Markso grave influis la duan parton de la 19-a jarcento kaj la 20-an jarcenton.
Multaj el liaj libroj estas kunverkitaj kun lia amiko Frederiko Engelso, tiom ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune, ekz-e en Germanio en "Markso-Engelso-Verkaro".[4]
Marx estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj de la historio de la homaro, kaj liaj verkoj estis kaj laŭditaj kaj kritikitaj.[5] Lia verkaro pri ekonomiko metis la bazon por multo de la nuntempa kompreno de la konceptoj de laboro kaj de ties rilato kun la kapitalo, kaj la posta ekonomika pensaro.[6][7][8] Multaj intelektuloj, sindikatoj, artistoj kaj politikaj partioj tutmonde estis influitaj de la verkaro de Marx, kaj multaj el ili modifis aŭ adaptis liajn ideojn. Marx estas tipe citita kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la moderna socia scienco.[9][10]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search