Kartavo

La kartavado estas misprononcado de la konsonanto r. Ĝi estas formo de la dislalio. Plej ofte la r estas deformita en v, en l, en j, aŭ en alia formo de r. Krom la kutimo ĝia kaŭzo povas esti la subkreskado de la langa frenulo. Tiu paroleraro perturbas pli la kartavulon, ol la kompreneblecon, kaj kreas paroltimon, timidecon ankaŭ ĉe adoltoj.

Ĝi ne estas paroleraro, se la uzanta dialekto aŭ klaslingvo kartavas. Estas konita, ke la aristokratoj kartavis. Ĝi povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj la r disigas de la r de la gepatra lingvo.

Elparoli la sonon r estas kompleksa; la etaj infanoj kartavas longe, kaj estas ofta ankaŭ ĉe la adoltoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search