Kaspio | ||
---|---|---|
![]() Kaspia maro, fotita de satelito.
| ||
endorheic lake • salakva lago • akvejo • lago • maro | ||
Situo | Azerbajĝano, Kazaĥio, Irano, Ruslando, Turkmenistano | |
Ĉefaj fontoj | Volgo, Uralo, Kura, Terek | |
Ĉefaj elfluoj | senelflua | |
Setlejoj | Aktau, Astraĥano, Bakuo, Bandar-e Anzali, Maĥaĉkalao, Rāmsar, Türkmenbaşy | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 41° N, 51° O (mapo)4151-28Koordinatoj: 41° N, 51° O (mapo) | |
| ||
Submara malalteco | 28 m sub la marnivelo | |
Surfaca areo | 371 000 km²[1] | |
Maksimuma longo | 1 200 km | |
Maksimuma larĝo | 435 km | |
Akva volumeno | 78.700 km³ | |
Maksimuma profundo | 995 m, margrundo 1 023 m sub la marnivelo | |
Averaĝa profundo | 184 m | |
Apartaĵo de la lago | plej granda lago de la tero, plej profunda natura depresio de Eŭropo, naftoproduktado, riĉa je fiŝoj | |
Kaspio aŭ Kaspia Maro (ruse Каспий [kaspij] aŭ Каспийское море [kaspijskoje more], latine Mare Caspium [mare KASpium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKAnium], azerbajĝane Xəzər dənizi, kazaĥe Каспий теңізі, perse دریای خزر, Daryā-i Xazar, دریای مازندران Daryā-i Māzandarān, turkmene Hazar deňizi, kartvele კასპიის ზღვა) estas saleca lago, ĉirkaŭ 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda interna akvejo, t.e. lago, en la mondo.[2][3] Tiu maro havas surfacan areon de 371,000 km² (sen inkludi Karabogazgolon) kaj volumon de 78,200 km³.[4] Ĝi estas senelflua baseno ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥujo - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento.
La lokaj loĝantoj de la marbordo konsideras Kaspian Maron oceano, probable pro ĝiaj saleco kaj ŝajna senlimeco. Ĝia saleco estas proksimume 1.2% (12ppt), ĉirkaŭ unu triono de marakva saleco.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search