Kazino

Kazino (ankaŭ vetludejomonludejo) estas konstruaĵo kie oni povas ludi certajn vetludojn kaj hazardludojn. Ludantoj povas veti kun variaj ludoj kiel vetaŭtomatoj, dudek unu, pokero, ruleto, kaj aliaj. Ludoj en kazinoj estas farataj tiel, ke statistike la kazino gajnas procenton de la sumo vetata, tamen en statistike egalaj ludoj (kiel pokero) la kazino tenas parton de ĉiu monpoto.

Multaj kazinoj enhavas restoraciojn kaj hotelojn, por ke klientoj restu pli longe.

Laŭ Francisko Azorín kazino estas simple Konstruaĵo por sociaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en kuraclokoj aŭ banurboj.[1] Li indikas etimologion el la latina casa (dometo).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search