Kenjo (angle kaj svahile: Kenya [ˈkɛnjə], oficiale nomata la Respubliko Kenjo (svahile: Jamhuri ya Kenjo, angle: Republic of Kenya) estas lando en Orienta Afriko. Ĝi estas eksa brita kolonio kiu akiris sendependecon la 12-an de decembro 1963. Kenjo apartenas al la Komunumo de Nacioj. Hodiaŭ la lando estas unu el la plej rapide kreskantaj landoj en orienta Afriko. La ĉefurbo estas Najrobo. La mona unuo estas la kenja ŝilingo. Kun loĝantaro de 52 milionoj, ĝi estas la 26-a plej loĝata lando en la mondo. [1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search