Kepler-452b

Komparo de Suno kaj Tero kun Kepler-452 kaj Kepler-452b

Kepler-452b estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas la flavan nanon Kepler-452. Ĝi estis identigita de la kosma teleskopo Kepler kaj ĝia malkovro estis publike anoncita de NASA la 23-an de julio 2015. Ĝi estas la unua malkovrita tereca planedo orbitanta ene de la enloĝebla zono de stelo tre simila al la Suno. Ĝi estas la konata extersuna planedo la plej simila al Tero ĝisnune, post Kepler-438b. Oni ne ankoraŭ scias ĉu Kepler-452b estas roka aŭ malgranda gasa planedo, sed bazita sur ĝia malgranda radiuso, Kepler-452b havas akcepteblan ŝancon, inter 49% kaj 62%, esti roka.[1]

La stelo situas je 1 400 lumjaroj el la sunsistemo; kun la rapideco de la kosmoveturilo New Horizons, ĉirkaŭ 58,536 km/h (36,373 mph), vojaĝo tien daŭrus 25,8 milionojn da jaroj.[2]

  1. Rincon, Paul, "'Earth 2.0' found in Nasa Kepler telescope haul", BBC News, 2015-07-23. Kontrolita 2015-07-24.
  2. NASA telescope discovers Earth-like planet in star’s ‘habitable zone. BNO News (23 July 2015). Alirita 23 July 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-24.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search