Keto | |
---|---|
![]() | |
mara dio de la helena mitologio | |
Informoj | |
Eble sama | Krataeis |
Sekso | ina |
Patro | Ponto |
Patrino | Geo |
Edzo/Edzino | Forkiso |
Kunulo | Gorgon |
Infanoj | Phorcydes • Hesperidinoj • Meduzo • Graioj • Ladono • Eŭrjalo • Thoosa • Stheno • Deino • Enyo • Pefredo • Eĥidno |
Laŭ la helena mitologio, Keto (el la greka Κῆτος, la vorto, per kiu ili nomumis balenojn, grandajn fiŝojn aŭ marmonstrojn[1]) estis mara monstro, kiun mortigis Perseo[2] kaj Heraklo[3] , en malsamaj rakontoj, en kiu Keto signifis simple "baleno". Ankaŭ la vorto "cetaco" devenas de tiu greka nomo.
La unua Keto estis sendita al Jopo (tiama Etiopio) por venĝi la orgojlan eldiraĵon de Kasiopeo, kiu asertis ke sia filino Andromedo estis eĉ pli bela ol la nereidinoj. Kolere, la gedioj ordonis ke Andromedo estu oferata al Keto, do oni ĉenis ŝin al apudmara roko. Tamen, Perseo alvenis ĝustatempe kaj ŝtonigis la monstron per la kapo de Meduzo. Laŭ rakonto de Plino, la edilo Marko Emilio Skaŭro portis la stonigitajn ostojn de Keto el Jopo al Romo dum sia regado[4].
La duan Keton sendis Posejdono por detrui la urbon Trojo, sed Heraklo sukcesis liberigi tiun popolon de la atakoj de tiu monstro. Tiam, ĝi supreniris ĉielen kaj formis la konstelacion Baleno (Κητος Τροιας).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search