Kibuco

Deganja (pli posta Deganja A. ) estis la unua kibuco fondita en Palestino fare de la Jiŝuv sub otomana regado.
Festado de Ŝavuot ĉe Kibuco Gan Ŝmuel, 1959

La kibuco (hebree קיבוץ, kibbutz, «kunveno» aŭ «kune») estas israela kolektiva komunumo (iel simila al vilaĝo, sed kun forta socia intenco kaj praktiko inter la membroj). Ĝi estis origine agrikultura, pli poste kun miksa mastrumado. Oni trovas kibucojn en tuta Israelo kaj la unua el ili, Deganja, estis kreita en 1909. En la dua duono de la 20-a jarcento agadis pli ol 200 kibucoj kun membraro de ĉirkaŭ 100 000.

La kibucoj reprezentis movadon kiu kombinis socialismon kaj cionismon. Ja ili estis fonditaj kiam sendependa agrikulturo estis malfacila, dum la israela ŝtato ankoraŭ ne ekzistis. La kibucaj membroj, pro bezono kaj inspiritaj de sia propra ideologio, elvoluigis kolektivan vivmodon kaj tiel ili allogis la interesiĝon de la tuta mondo.

Dum la kibucoj daŭris plurajn generaciojn kiel utopiaj komunumoj, la plej multaj el ili hodiaŭ estas apenaŭ malsamaj ol kapitalistaj firmaoj aŭ ĝeneralaj urboj kies kibucoj origine estis supozitaj alternativoj. Hodiaŭ, agrikulturo estas parte forlasita ĉar industrioj, ofte de altaj teĥnologioj, prenis ĝian lokon.

Historie, la kibucaj membroj estis perceptataj kiel elito, siaspece batalema kaj enmigrinta, en ĉiuj niveloj, intelekta, politika kaj milita. Tiel, en la 1980-aj jaroj, la oficiroj de kibuca deveno reprezentis ĉirkaŭ 25 % el la oficira korpuso, kontraŭ apenaŭ 3 % el la loĝantaro. Tamen la ideologia aŭ homa graveco de la kibucoj estas klare kaj relative falanta de la 1970-aj jaroj. En 2005, ili reprezentis nur 1,8 % el la israela loĝantaro. Ilia loĝantaro efektive ne malpliiĝas (tamen iomete de la 1990-aj jaroj), sed precipe ĝi ne plu antaŭeniras en israela socio kun rapida demografia elvolviĝo.

Kvankam la kibuca movado neniam transpasis 7 % el la loĝantaro, ĝi faris pli por formi la bildon kiun la israelanoj havas pri sia lando kaj tiun, kiun eksterlandanoj havas pri Israelo ol ĉiu alia institucio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search