Kino

Kino (oficiala vorto) estas arto de kinematografio (el la antikva greko “κίνημα” (movo) kaj “γράφειν” (skribi)). Kinematografio estas resuma nomo por ĉiuj agadoj rilataj al kamerao, filmo kaj filmado (produktado de filmoj, metodoj kaj procedoj de filma teĥniko, organizado de distribuo, vendado). Kameraado estas fako pli speciala rilatante al la laboro de kameraisto.

La vorto "kinematografio" estas uzata ankaŭ pri filmoj kaj registrado de rapidaj movoj kun alta bilda frekvenco (ekz. por esplorado de eksplodoj).

Laŭ Francisko Azorín, kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[1] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejokinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search