Kiso

Bildon Kiso pentris en la 19-a jarcento Francesco Hayez

Kiel kiso estas kutime markata tuŝo per lipoj de du personoj. Sed kisi eblas ankaŭ aliajn partojn de korpo, pli da kisoj estas poste kisado.

Ĝi estas esprimmaniero konata en tre multaj kulturoj. La signifo de kiso, precipe se en la publiko, estas tamen kulture diferenca.

La diversaj eblaj signifoj (funkcioj) de kiso inkluzivas la jenajn:

  • Afineco
  • Saluto
  • Estimo
  • Volupto

Kisoj estas uzataj ankaŭ kiel eroj de ludoj kaj dancoj, ekzemple en la inter esperantistoj tre konata danco La Bamba.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search