Klasika muziko

Muntaĵo pri kelkaj grandaj klasikmuzikaj komponistoj. El maldekstro dekstren:
Supra linio: Antonio Vivaldi, Johann Sebastian Bach, George Frideric Handel, Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven;
dua linio: Gioachino Rossini, Felix Mendelssohn, Frédéric Chopin, Richard Wagner, Giuseppe Verdi;
tria lino: Johann Strauss II, Johannes Brahms, Georges Bizet, Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, Antonín Dvořák;
malsupra lino: Edvard Grieg, Edward Elgar, Sergej Rachmaninoff, George Gershwin, Aram Ĥaĉaturjan.
Dublina filharmonia orkestro

Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ.[1][2] Tamen, plej konatas la centra parto de la epoko, nomata klasikisma muziko kaj disvolviĝinta inter proksimume la jaroj 1750 kaj 1820.

Klasika muziko estas altkultura muziko produktita aŭ enradikita en la tradicioj de okcidenta muziko, inkludante kaj liturgian (religian) kaj nereligian muzikon. Ĉar simila termino estas uzata ankaŭ por referenci al la periodo de 1750-1820 (nome klasika epoko), tiu artikolo temas pri la larĝa tempoperiodo de ĉirkaŭ la 11a jarcento al la nuntempo, kio inkludas la klasikan epokon kaj variajn aliajn epokojn.[3] La centraj normoj de tiu tradicio iĝis kodigitaj inter 1550 kaj 1900, kio estas konata kiel komunpraktika periodo. La ĉefaj tempodividoj de klasika muziko estas jenaj: la periodo de antikva muziko, kio inkludas la epokojn de la mezepoka (500–1400) kaj de la renesanca (1400–1600) muzikoj; la komunpraktika periodo, kio inkludas la epokojn de la baroka (1600–1750), klasika (1750–1820), kaj de la romantika (1804–1910) muzikoj; kaj la muziko de la 20-a jarcento (1901–2000) kiu inkludas la modernisman (1890–1930) kiu koincidas el la fino de la 19a jarcento, la altmodernisman (meze de la 20a jarcento), kaj nuntempanpostmodernan (1975–2015) muzikojn.

  1. “Classical”, The Oxford Concise Dictionary of Music, editoro Michael Kennedy, (Oksfordo, 2007), Oxford Reference Online. Trovita la 23an de Julio 2007
  2. Kennedy & Kennedy 2013, "Classical".
  3. "Classical", The Oxford Concise Dictionary of Music, eld. Michael Kennedy, (Oxford, 2007), Oxford Reference Online. Alirita la 23an de Julio, 2007.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search