Klasikaj ordoj

kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo") en superrigardo

La kvin klasikaj ordoj estas la plej grava ordiga sistemo de la antikva kaj pli posta arkitekturo - ankoraŭ valida de la renesanco ĝis la frua 20-a jarcento. La komuna temo da kvin arkitekturaj ordoj estas la rilato de kolonoj al la fundamento kaj la tegmentaj traboj, la transiro de unu konstruero al alia kaj la enplekto en la kompleta koncepto kaj aspekto de la konstruaĵo. La el tiuj taskoj evoluigitaj malsamaj detaloj de la kvin stiloj jam en la antikva epoko ankaŭ transpreniĝis al arkitekturaj sistemoj el pilastroj kaj arkoj, kaj tiel daŭris ĝis la modernismo.

Laŭ la kompreno de la renesanco la kvin kolonaj ordoj fontas unu el la alia kaj en sia tuto bildigas la hierarkie ordigita mondo. La baza ideo de tiu hierarkiigo de la kolonaj ordoj tamen jam konatis dum la antikva epoko.

Laŭ Francisko Azorín ordo estas Dispono k. proporcio de arkitekturaj elementoj.[1] Li indikas etimologion el la latina ordo (ordo, dispono). Kaj li aldonas la tipojn: dorika, jonika, korinta, komposita kaj kariatida (en bildo tiu lasta).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 153.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search