Kohelet

קֹ‏הֶ‏לֶ‏ת
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro prisaĝa libro
vdr

Kohelet (hebree קהלת, “kuniganto” el la pseŭdonimo de la aŭtoro; greke Εκκλησιαστής, ekklesiastés; latine EcclesiastesQoelet) aŭ Libro de la Predikanto estas verko listigita kiel kanona en la Biblio de judoj kaj kristanoj (en la Tanaĥo respektive Malnova Testamento).

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (מגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

  • Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
  • Alta Kanto je Pasko
  • Libro de la Predikanto je la festo de laŭboj
  • Plorkanto je la 9-a de Abo, memoro pri la detruo de la templo
  • Ester je Purimo

Hebree verkita (kun multaj arameismoj), redaktita en Judujo dum la Persa epoko de la 4-a aŭ 3-a jarcento, kies aŭtoro, nekonata, metas sian pensadon en la buŝon de reĝo Salomono ĉar tiutempe oni kutimis atribui signifajn verkojn al historiaj personuloj konsideritaj saĝaj.

Dekdu ĉapitroj dividas la verkon enhavantan saĝecajn meditojn pri la homa vivo. Ĝia sentencaro estas trafita je pesimismo kiel oni vidu en la suba citaĵo, kie estas proklamate ke la obskura ŝeola sorto de la forpasintoj preferindas al tiu de la vivantoj (ĉio estas vantaĵo).

Citaĵo
 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun; kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno 
— 4,2-3

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search