Kolbaso

Salamo: seka kolbaso.

Kolbaso estas manĝaĵo farata el hakita viando kun aliaj partoj de besto, spicoj kaj aliaj enhavaĵoj. Ĉi-tiuj enhavaĵoj estas pakataj en manĝebla tegaĵo – tradicie, la intesto de besto.

Freŝa kolbaso estas ĉiam kuirita. Seka kolbaso estas nur sekigita aŭ fumaĵita. La kolbaso estas konservata kontraŭ putriĝo iel (fumaĵado, sekigado, kuirado, fritado kaj poste konservado en graso, aŭ simple en fridujo). Pecoj de kolbaso (sen tegaĵo) estas populara enhavaĵo en pico en multaj landoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search