Komunismo

Komunismo
flago
politika ideologio
ekonomia sistemo
fantomo Redakti la valoron en Wikidata
socialismo
vdr
Karl Marx
Platono

Komunismo estas teorio kaj sistemo de socia kaj politika organizado, kiu fariĝis grava forto en mondpolitiko dum la plej granda parto de la 20-a jarcento. Kiel politika movado, komunismo serĉis renvers(iĝ)i kapitalismon per laborista revolucio kaj establi sistemon en kiu la produktadrimedoj (kiel ekzemple fabrikoj) devus aparteni al la tuta loĝantaro anstataŭe esti privata posedaĵo de individuoj. La Komunismo kiel estas konata plejparte en la historio de la 20-a jarcento estas politikaj ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, finigi la sistemon de kapitalismo per alia sistemo. Anstataŭe, la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la devizo "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj".

Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj kaj komunumoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluoj estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto "komunismo" en epoko de Platono. Nuntempe eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio, do tute for de komunismo.

La Manifesto de la Komunista partio (el Retarkivo 2007) redaktita fare de Karl Marx en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj poste Komunista partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.

La koncepto de socio bazita de la sola posedanto de posedaĵo kaj riĉaĵo iras reen centojn da jaroj sed estis adoptita de la amasoj nur kiam Eŭropo estis blovita de la socialisma vento en la 19-a jarcento. En tiu tempo, Eŭropo travivis industrian revolucion kaj socian ŝanĝon kaj la kritikistoj riproĉis kapitalismon por evoluigado de malriĉa klaso, fabriklaboristoj kiuj estis poziciigitaj en malfacilajn viv- kaj laborkondiĉojn, kaj por larĝigo de la dispartigo inter la riĉuloj kaj la senhavuloj. La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario, Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista partio", sub influo de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

En teorio, komunismo serĉis establi senklasan socion de kontento kaj libereco, en kiu ĉiuj homoj ĝuas sian socian kaj ekonomian statuson. En praktiko, tamen, komunistaj reĝimoj prenis la formon de aŭtoritatema registaro, kiu zorgis nesufiĉe pri la laborista klaso kaj prenis sian ŝtatan potencon kiel prioritaton. Eĉ pli, multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj (vidu Holodomoro), milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj (vidu Kultura Revolucio) kaj la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu artikolon Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj. Kontraste ankaŭ multaj pacaj kaj bonvolaj komunistoj estis persekutataj, arestitaj, torturitaj, enprizonigitaj kaj ekzekutitaj en tre diversaj landoj kaj epokoj kaj fare de tre diversaj kontraŭantoj, ĉu ekonomie (bienuloj, tiel nomata kulako), ĉu politike (konservativuloj), ĉu ideologie (religiuloj) ktp. Same multaj komunistoj mortis en enlandaj aŭ internaciaj militoj, okazigitaj ne rekte de ili, sed de la kontraŭa parto (kontraŭrevolucioj), ekzemple en la Hispana Enlanda Milito, Dua Mondmilito, Greka Enlanda Milito, Vjetnama Milito ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search