Komunumo (Francio)

Tiu ĉi artikolo temas pri ĉiuj komunumoj de Francio. Por listo limigita al la plej gravaj urboj, bonvolu konsulti: Listo de urboj de Francio.

Komunumo (franclingve commune) estas la plej malvasta administra subdivido de la franca teritorio. La limoj de unu komunumo kutime kongruas kun tiuj de urbovilaĝo, kaj la areo aŭ la loĝantaro estas tre variaj: la plej multhoma komunumo, Parizo, enhavas du milionojn da loĝantoj, kaj kelkfoje neniu loĝas en la plej malgrandaj.

La 1-an de januaro 2016, ekzistis 35 945 komunumoj en Francio, inkluzive de 214 transmare. Ili kovras la tutan francan teritorion, escepte de Valiso kaj Futuno kaj kelkaj senhomaj landoj (ekzemple Klipertono, Kergelenoj…).

Malgraŭ multaj malsimilecoj, ĉiuj komunumoj posedas la saman administran strukturon kaj la samajn instancojn. Komunumo estas administrata de municipa konsilio, kies membroj estas balotitaj per universala voĉdono por ses jaroj. La municipa konsilio sekve balotas la urbestron, kiu devas interalie plenumi la decidojn de la konsilio.

La tri plej grandaj komunumoj (Parizo, Liono kaj Marsejlo) estas plie subdividitaj en komunumaj arondismentoj, kiuj havas siajn proprajn malpli potencajn urbestrojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search