Koncentriteco

Ĉi tiuj glasoj enhavantaj ruĝan tinkturon ilustras kvalitajn ŝanĝojn de koncentriteco. La solvaĵoj maldekstre estas pli diluitaj, kompare kun la pli koncentritaj solvaĵoj dekstre.

En kemio, koncentriteco mezuras kiom da specifa substanco estas miksita kun alia substanco. Tio povas rilati al ia kemia miksaĵo, sed plej ofte oni aplikas ĝin al la kvanto de solvita substanco en solvaĵo.

Por koncentri solvaĵon, oni aldonu plian solvotan substancon, aŭ redukti la kvanton de solvanto (ekzemple per vaporigado. Kontraste, por dilui solvaĵon, oni aldonu plian solvanton, aŭ reduktu la kvanton de solvitaĵo.

Krom se du substancoj estas tute mikseblaj, ekzistas nivelo de koncentriteco je kiu plia substanco ne solviĝos en la solvaĵo. Je tiu nivelo, la solvaĵo estas saturita. Se oni aldonas plian solvotaĵon al la solvaĵo, ĝi ne solviĝos (krom en esceptaj cirkonstancoj, kiam ĝi fariĝas supersaturita). Anstataŭe, fazoj apartiĝos, formante kunestantajn fazojn aŭ suspension. La nivelo de saturiĝo dependas de pluraj variabloj, ekzemple temperaturo kaj la naturo de la solvanto kaj la substanco solvita.

La analiza koncentriteco inkluzivas ĉiujn formojn de tiu substanco en la solvaĵo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search