Kondensado

En fiziko, kondensado estas ŝanĝo de stato, laŭ kiu materialo kiu troviĝas sub gasa formo, transformiĝas al likvo. Laŭ kondiĉoj, aŭ estas natura surfaca kondensado (alidirite kondensiĝo), aŭ truda kondensado.

La inversa procezo de kondensado, t. e. transformo de likvaj materialoj al vapora stato, nomiĝas vaporado.

Se okazas transiro de la gasa stato rekte al la solida stato, tia procezo estas inversa sublimado, aŭ pli simple deponado.

Se okazas transiro de la likva stato al la solida, tia procezo estas solidiĝo.

Vintre, akvovaporo kondensiĝas sur fenestra vitro enen.
Kurbo de premo de saturita akvovaporo laŭ temperaturo, gasa stato estas dekstre de la kurbo, kaj likva stato maldekstre, kiam la temperaturo (resp. la premo) malaltiĝas (resp. altiĝas) de dekstre (resp. sube) al maldekstre (resp. supre), kondensado okazas ĉe la bolpunkto de la kurbo (760 Torr = 101 325 Pa).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search