Konfederacio

Fotografio de kunsido en 1863 de la estroj de la diversaj monarkiaj ŝtatoj kiuj formis la Germanan Federacion.

Konfederacio estas formo de asociigo. Kiel formo pli specifa de asociigo, la konfederacio estas ankaŭ formo de politika organizaĵo.

Oni povas ankaŭ apliki tiun terminon al Internacia juro kiel asociaĵo inter suverenaj ŝtatoj, sed oni uzas ankaŭ en privata juro por aludi formon de asociigo de diversaj asocioj kun komuna celo.

La konfederacio diferenciĝas de la federacio pri tio, ke en la unua la membroj pluhavas altan gradon de aŭtonomio kaj la centra povo estas limigita, dum en la dua la federitoj malakceptas specifan parton de siaj koncernaĵojn kaj la centra povo estas pli forta. Oftas, ke la elementoj kiuj formas konfederacion estas siavice federacioj, kaj ne unuecaj unuoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search