Konfuceo

Konfuceo
Persona informo
孔子
孔夫子
Naskonomo 孔丘
Naskiĝo
en Cjujfu, Lu
Morto 1-an de decembro 2008 (2008-12-01)
en Si River, Lu
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kong Lin Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Konfuceismo vd
Lingvoj Malnova ĉinaĉina vd
Ŝtataneco Lu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Shu-liang He (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Yan Zhengzai (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Meng Pi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Qiguan Shi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kong Li (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, socia filozofio kaj etiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Lu vd
Verkado
Verkoj Analektoj de Konfuceo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konfuceo (latine Confucius, latinigo de la ĉina nomo Kǒngfūzǐ (孔夫子) [khung fu tsõ], ekzistas pluraj transskribmanieroj) estis grava ĉina instruisto, verkisto, politikisto, kaj filozofo, kies ideoj, nomataj konfuceismo, profunde influis multajn aziajn kulturojn. Li influis la ĉinan socion per sia penso ĝis la nuna jarcento.

Certe konataj historiaj faktoj pri Konfuceo estas malmultaj. Verŝajne li estis pli juna samtempano de Laozio, vivanta dum la jaroj 551479 a.K. (nome Printempa kaj Aŭtuna periodoj). Laŭ la tradicio, Konfuceo naskiĝis en la ĉina ŝtato Lu kiel filo en malriĉa nobela familio, ĵus fuĝinta el la ŝtato Song. Kiam li havis tri jarojn, liaj gepatroj mortis, kaj li pasigis siajn infanajn jarojn en medio tre malriĉa.

La filozofio de Konfuceo emfazis personan kaj registaran moralecon, bonkonduton ĉe sociaj rilatoj, justecon kaj sincerecon. Liaj anoj konkuris sukcese kun multaj aliaj skoloj dum la epoko de Cent Skoloj de Pensaro nur por esti subpremitaj en favoro de la leĝuloj dum la Qin-dinastio. Sekvante la venkon de Dinastio Han super Dinastio Ĉu post la kolapso de Qin, la pensoj de Konfuceo ricevis oficialan sankcion kaj estis plu evoluitaj en sistemon konatan kiel Konfuceismo.

Konfuceo estas tradicie supozita kiel verkinto aŭ redaktinto de multaj el la ĉinaj klasikaj tekstoj inkluzive de ĉio el la Kvin Klasikaĵoj, sed modernaj akademiuloj estas singardaj de atribuado de specifaj asertoj al Konfuceo mem. Aforismoj koncerne lian instruon estis kompilitaj en la Analektoj, sed nur multajn jarojn post lia morto.

La principoj de Konfuceo havis bazon en oftaj ĉinaj tradicio kaj kredo. Li pledis fortan familian lojalecon, praul-adoradon (mortintoj), respekton de aĝestroj fare de iliaj posteuloj kaj de edzoj fare de iliaj edzinoj. Li ankaŭ rekomendis familion kiel bazo por ideala regado. Li adoptis la bonkonatan principon "Ne faru al aliuloj kion vi ne volas ke oni faru al vi mem", frua versio de la Ora Regulo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search