Konisi Gaku | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
小西 岳 | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1934 | ||||
Morto | 17-an de januaro 2018 (84-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | Esperanto • japana vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto (1948–) fizikisto tradukisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
KONISI Gaku (naskiĝis en 1934 en Minoo, mortis la 17-an de januaro 2018) estis japana universitata profesoro pri fiziko kaj esperantisto. Li eklernis Esperanton en la aĝo de 13 jaroj (1948). Movade aktiva en SAT kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Li estis interalie membro de la Akademio de Esperanto kaj ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto.
Li amplekse tradukis el la japana, interalie prozon de Yasunari Kawabata (La Neĝa Lando), Miyazawa Kenzi k.a. Li tradukis multajn kantojn kaj kompilis kantarojn, komponis originalajn kantojn (kaj melodion kaj poezion). Li ankaŭ verkis originale en Esperanto. Kolekto de liaj sciencfikciaj verkoj aperis sub la titolo Vage tra la Dimensioj. Li verkis krome lernolibrojn, estis prezidanto de la redakta komisiono de Esperanto-Japana Vortaro[1]. kaj ĝenerale aktivis plurkampe. Li verkis japane pri la Esperanta gramatiko. Li ankaŭ kontribuis per gramatika edifado per libro kaj gazetartikoloj, organizado de la movado.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search