Konservativismo

Konservativismo
socia filozofio
politika filozofio Redakti la valoron en Wikidata
politika ideologio
vdr
Edmund Burke, la brita politikisto kiun oni konsideras la filozofia patro de konservativismo en Britio

Konservativismo estas politika ideologio ekzistanta en multaj kulturoj, kiu celas subtenon de la tradicia ordo de socio kaj de ties kulturaj, politikaj kaj religiaj kutimoj. Kompreninde, la precizaj postuloj de konservativuloj varias laŭ la karakterizaĵoj de la unuopa kulturo; kelkaj konservativaj grupoj kaj politikaj partioj pledas por restarigo de pasintecaj kutimoj kaj kredoj, dum aliaj defendas la nun ekzistantan sistemon.

En politiko, konservativaj partioj estis kaj plu estas plej ofte dekstremaj. Kelkaj el iliaj ĉefaj trajtoj estas naciismo, patriotismo, la subteno de la establita ordo (komune konata kiel "Leĝo kaj ordo"). Dum la 19-a kaj multe de la 20-a jarcentoj la ekonomia ideologio estas favora al protektismo (la doktrino mala al ekonomia liberalismo); sed fakte ekde la 1980-aj jaroj la konservativaj partioj pli kaj pli forte subtenas novliberalismon kaj per ties ideologioj kaj la efektivaj politikoj.

La aro de nuntempe ekzistantaj konservativaj partioj konsistas interalie el la Liberaldemokrata Partio en Japanio, la Respublikana Partio en Usono, la Konservativa Partio en Britio, la Unuiĝo por Popola Movado en Francio, la Liberala Partio de Aŭstralio en Aŭstralio, Kuomintango en Tajvano, la Konservativa Partio en Kanado, kaj la Bharatiya Janata en Barato. Preskaŭ ĉiuj aliaj demokrataj landoj ankaŭ havas konservativan partion, kiu sufiĉe ofte enpotenciĝas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search