Konskripcio

Mondmapo de la armeoformoj
Legendo
  •  sen (propra) armeo
  •  sen konskripcio (profesia- aŭ libervolula armeo)
  •  konskripcio ekzistas, sed malpli ol 40% de la viroj estas reale alvokita aŭ malpli ol 20% de la tuta aĝogrupo (viroj kaj virinoj)
  •  konskripcio estas nuligota post maksimume tri jaroj
  •  konskripcio
  •  sen deklaro
  • Konskripcio, armea fakvorto por deviga soldatservodeviga armeservo, estas sistemo trudita de registaro al civitanoj partopreni en aŭ civila servosoldatservo, kiu estas ekzistanta ekde la romia imperio. Tie, legianoj devis servi 20 jarojn. Kompreneble, soldatservoarmeservo ne nepre signifas soldatecon en milito, sed tiu risko ĉiam estas. Tial la nomigo deviga militservo priskribas nur la plej ekstreman formon de konskripcio.

    Homo, kiu estas leĝe devigata servadi en ŝtata armeo, plej ofte juna viro ĵus plenaĝa, estas nomata rekrutokonskripto.

    Nun kelkaj landoj havas devigan militservon, kiu povas daŭri de 165 tagoj (en Finnlando) ĝis 3 jaroj. Aliaj landoj havas profesiajn armeojn en kiuj la soldatoj servas laŭ kontraktoj, t.e. mem elektas tian karieron. Multaj landoj konskripcias ne pli ol 20% de la junuloj kaj kombinas konskripcion kun grandparte profesia armeo.


    © MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search