Konspira teorio

Konspira teorio estas teorio, laŭ kiu grupo el pluraj aŭ multaj homoj intence kaj konscie mistifikas la publikon pri grava afero. Je la flanko de la publiko, ĝi estas provo por klarigi eventojn aŭ situaciojn per sekreta konspirado aŭ alian celitan agadon per sekretaj personoj aŭ personaj grupoj. Oni parolas pri konspira teorio, se suspektitaj agadoj ne estas decide pruvitaj.

La nomo povas esti uzata por senvalorigi malplaĉajn argumentojn kaj senkreditigi diskutantojn, kiuj defendas tian teorion. Ekzistas du precipaj ĝeneralaj argumentoj kontraŭ konspiraĵaj teorioj:

  • Tia mistifiko ne funkcius, ĉar tro grandas la risko, ke iu el la konspirantoj malkaŝas la sekreton.
  • Konspiraĵa teorio ne estas atakebla, ĉar ĝiaj defendantoj ĉiam povus diri, ke la konspirantoj kaŝas la pruvilojn.

Kelkaj konataj konspiraĵaj teorioj estas:

  • La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la japana atako al Pearl Harbor en 1941.
  • La surluniĝoj de usonaj astronaŭtoj inter 1969 kaj 1972 estis trompo, la televidaj bildoj estis faritaj en studio.
  • La viruso HIV ne havas rilaton al aidoso, nur medicinistoj kaj farmaciistoj kredigas tion.
  • La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la atenco de la 11-a de septembro 2001, aŭ, en malpli forta formo:
  • La usonaj aŭtoritatoj kaŝas gravegajn detalojn kaj misinformas pri tiu atenco (en tiu malforta formo la teorio estas vaste akceptata).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search