Kontrakto

Kontrakto estas jura faktaro, kiu konsistas el kongruaj promesoj/voldeklaroj de du aŭ pluraj personoj kaj per kiu la deklarantoj (kontraktantoj) celas certan juran rezulton, kiu ĝuste pro tiu volkongruo efektiviĝas. Kiam du personoj kontraktas, oni nomas la tempe pli fruan promeson/voldeklaron oferto kaj la pli malfruan akcepto. Kontraktoj ekzistas kaj en privata juro kaj en publika juro.

Kontraktoj foje devas esti faritaj en speciala formo. Ekzemploj estas skriba formo, manskriba formo aŭ kontraktado antaŭ notario. Ĝenerale kaj plej ofte tamen kontraktoj povas esti faritaj en ĉiu ajn formo, ekzemple nur buŝe.

Ekzemplo por privatjura kontrakto estas aĉetkontrakto pri aŭto kontraŭ 500 dolaroj. En tiu kontrakto la kontraktontoj, nome la aĉetanto kaj la vendanto, ambaŭ deklaras sian kongruan volon, ke la vendanto havu la obligacion transigi al la aĉetanto la proprieton de la aŭto kaj ke la aĉetanto havu la obligacion pagi la prezon. Per tio, ke la kontraktantoj deklaras sian kongruan volon, efektiviĝas la jura rezulto, ke la devoj vere ekestas.

Individua laborkontrakto estas tiu dokumento per kiu unu fizika persono, nome la laboristo aŭ dungito, engaĝiĝas al la realigo de laboro aŭ servoj por fizika aŭ laŭjura persono, nome la dunganto, sub la dependo kaj subigo al tiu, kiu siavice devigas sin al la pago de difinita salajro. La individua laborkontrakto distingiĝas el la kolektiva laborkontrakto, kiu efikas sur difinita grupo de laboristoj. Estas variaj tipoj de labor-kontraktoj. Fakte, kvankam normale oni subkomprenas skribitan dokumenton subskribitan de ambaŭ partioj, depende de la enlanda juro, ofte validas ankaŭ parolaj kontraktoj, ĉefe se temas pri mallongaj labortempoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search