Kopta alfabeto

Koptaj literoj de la bohara tradicio
Kopta teksto ĉ. 3-a jarcento p.K.

Kopta alfabeto estas alfabeto uzata por skribado en la kopta lingvo, la antaŭaraba lingvo de Egiptio. Ĝi baziĝas sur la greka alfabeto, tamen enhavas kelkajn literojn por specife koptaj sonoj, ĉerpitaj de la demotika skribo — variaĵo de rapidskriba hieroglifa sistemo.

La kopta alfabeto venis al vasta uzo ĉ. la 4-a jarcento post Kristo. Ĝi estas plu uzata de la Kopta eklezio en religiaj tekstoj. Ekster la eklezio la alfabeto preskaŭ ne estas uzata.

Ekde versio 4.1 (aperinta en 2005) Unikodo enhavas koptajn literojn aparte.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search