Koramiko

Du koramikoj kune estas partneroj en amrilato, kiuj ne estas edz(in)oj. En kelkaj kulturoj estas neakceptite havi amrilatojn antaŭ ol edz(in)iĝi aŭ kiam oni jam estas edz(in)o. Sed en tre multaj landoj en la pasinta jarcento pli kaj pli akceptiĝis havi amrilatojn antaŭ edz(in)iĝi, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj. Ankaŭ plioftiĝis eksedz(in)iĝoj, kaj multaj eksedz(in)oj tiam dumtempe vivas en rilatoj sen edz(in)eco.

Oni teorie povas uzi la vorton koramiko por ambaŭ seksoj, ĉar la vorto amiko estas sekse neŭtrala radiko[1], sed praktike oni kutime uzas la vorton nur por viraj koramikoj, ĉar por inaj koramikoj oni kutime uzas la vorton koramikino.

  1. Bertilo Wennergren (2016-05-26). Seksa signifo de O-vortoj (esperante). Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Alirita la 22-an de junio 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search