Korban

Per korban, aŭ “korbàn” (transliteraĵo de la hebrea קרבן, pluralo קרבנות korbanòt, el la radiko קרב "alproksimigi", "apudigi" al Dio) oni intencas la oferon sangan (nome buĉata kaj/aŭ perfajre detruata) aŭ sensangan (nome ne detruata sed nur donacita al la sacerdotoj aŭ al la Templo de Jerusalemo) propran de la antikva hebrea religio.
La Tanaĥo (hebrea Biblio) kaj aparte la Torao entenas la priskribon pri la oferaĵoj (precipe bestaro kaj birdaro sed ankaŭ mineralaĵoj, vegetalaĵoj kaj oferverŝoj de akvo kaj vino) per kiuj la hebreoj honoris lian Dion jen en la antikva nomada kaj duonnomada kondiĉo jen ene de la kulto de la unua kaj dua temploj de Jerusalemo. En la jaroj 70 p.K., kun la detruo de la dua templo, la hebrea religio ĉesis esti karakterizata per tiuj oferoj (Ŝoĥtado).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search