Korea alfabeto

Korea alfabeto
Vorto hangeul enskribita helpe de hangeŭlo.
Vorto hangeul enskribita helpe de hangeŭlo.
Korea alfabeto 한글/조선글
Norma transskribo
(ekde 2000)
Hangeul/Joseongeul
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Han'gŭl/Chosŏn'gŭl
Esperanta transskribo Hangul/Ĉosongul
vdr

La korea alfabetoHangulo[1] (koree 한글 hangeul, elparolata kiel "hangul") estas uzata por skribi la korean lingvon. Ĝi estis kreita en la jaroj 1440 post rekomendo de la reĝo Seĝong.[2][3]

Malsimile al aliaj alfabetoj, la koreaj literoj (koree: 자모 jamo, elparolata kiel "ĉamo") kuniĝas en silabvaloraj kvadrataj ĉeloj. La jamo-literoj estas metitaj en la ĉelon de supre malsupren kaj de maldekstre dekstren laŭ la ordo de la fonemoj en la silabo. La formo de ĉiu jamo priskribas la fonemon laŭ la tiama lingva teorio, simile al la ŝava alfabeto.

En la tuta Koreio ĉiujare (9-a de oktobro en la sudo, 15-a de januaro en la nordo) estas festata la Tago de Hangul, kiu omaĝe memorigas pri la kreo de la skribsistemo.

Kvankam la korea alfabeto havas aspekton iom similan al la logograma skribo de la ĉina lingvo, la du skribsistemoj ne estas rilataj. Sed ĉinaj signoj (nomataj 한자 hanja, kiel "hanĉa") foje estas uzataj kune kun la korea alfabeta sistemo, vidu Ĉina skribo.

  1. "Esperanto-korea korea-Esperanto vortaro" Hajpin Li. Seulo, 1991
  2. "알고 싶은 한글". 국립국어원. National Institute of Korean Language. [1] Alirita la 22an de Marto 2018.
  3. Kim-Renaud 1997, p. 15

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search