Korea milito

Fotokunmetaĵo de la milito
Simpligita kronologio de la Korea milito

Korea milito estis korea enlanda milito kun partopreno de pluraj aliaj ŝtatoj. Ĝi komenciĝis en 1950, kvin jarojn post la malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito, kaj finiĝis en 1953. Antaŭe Japanio okupis Koreion, ĝia malvenko en la Dua Mondmilito kaŭzis disdividon de la Korea duoninsulo je du partoj de respondeco: la sovetia kaj la usona. Tiam estis subkomprenate, ke Sovetunio kaj Usono en siaj zonoj de respondeco malarmos la japanajn trupojn kaj foriros. Kontraste al la dekomenca plano la du superpotencoj preferis varti lojalajn al si reĝimojn: komunisman en la nordo kaj kontraŭkomunisman en la sudo.

En la jaro 1949 usonaj kaj sovetiaj trupoj eliris el Koreio, sed la formiĝintaj du ŝtatoj jam sufiĉe fortiĝis por kontraŭstari inter si mem. Ambaŭ koreaj ŝtatoj proklamis sin la korea ŝtato kaj esperis okupi la tutan duoninsulon.

La milito komenciĝis la 25-an de junio 1950 per subita kaj rapida avancado de nord-koreaj trupoj. La nord-korea ŝtato proklamis, ke sud-koreaj trupoj unuaj atakis: eĉ se estis tiel, la sukceso de la unuaj tagoj estis ĉe la norda flanko. Jam post tri tagoj da batalado, la 28-an de junio la Korea Popol-Demokratia Respubliko okupis Seulon, sian delonge proklamitan ĉefurbon.

Al Suda Koreio helpis Usono kaj pli ol dek aliaj ŝtatoj (Britio, Filipinoj, Kanado, Turkio, Nederlando, Aŭstralio kaj aliaj malpli grave), al Norda Koreio helpis Sovetunio (ĉefe ekonomie kaj konsile) kaj Ĉinio (tre grave, aparte post oktobro de la jaro 1950) pere de la Popola Volontula Armeo.

Neniu flanko venkis, do la milito finiĝis per disdivido de tuta Koreio je du landoj (Sud-Koreio kaj Nord-Koreio), kies disdivido plu ekzistas nun. Oficiala packontrakto ĝis nun ne estas subskribita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search