Korsika lingvo

Korsika lingvo
Dialektoj de la korsa
Dialektoj de la korsa
natura lingvomoderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj
Parolata en Korsiko
Parolantoj 151 000
Denaskaj parolantoj 100.000-400.000
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Oficiala lingvo en Sardio kaj rekonigita lingvo en Korsiko
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 co
  ISO 639-2 cos
  ISO 639-3 cos
  Glottolog cors1241
Angla nomo Corsican
Franca nomo corse
vdr

La korsika lingvo (a lingua corsa) estas latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko, kiun Francio entenas. La lingvo, kiu havas ĉ. 400.000 parolantojn, montras similecojn kun la sarda lingvo kaj la lingvo de Toskanio. Ĝi viglas en tiu insulo, kie ĝi kunvivas kun la franca lingvo, kaj iom en la nordo de Sardio. Malgraŭ la fakto ke la korsika popolo tre ligiĝas kun la lingvo, ĝi estas laŭ Unesko malaperiĝanta. Ĝi estas dividebla en du malsamajn dialektojn : la cismonticu (alinome cismontano, "ĉiflanke de la montoj"), en la nordo (la departemento Haute-Corse) kaj simile al la toskana lingvo, kaj la pumuntincu (alinome oltramontano), en la sudo, kaj logike pli proksima el la sarda lingvo.

La lingvo estas evidente la plej bona rimedo por malkovri la korsikan kulturon. La korsika estas cetere tre riĉa en proverboj kaj kantoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search