Kpelea lingvo

La Kpelea lingvo estas parolata de la Kpeleoj kaj estas parto de mandea lingvaro kaj dividiĝas je gvinea (norda) kpelea lingvo kaj liberia (suda) kpelea lingvo. Inter la kpeleoj estas kaj kristanoj kaj anoj de tradiciaj religioj kaj - plejparte en Gvineo - islamanoj. La gvineajn kpeleojn la liberianoj nomas ankaŭ "francaj kpeleoj". Tiuj estas duonmiliono da personoj, koncentritaj ĉefe, sed ne ekskluzive, en arbaraj regionoj de Gvineo, kies ĉefurbo, Nzérékoré, estas la tria plej granda urbo en Gvineo kaj la plej grand urbo en la Arbargvinea regiono de sudorienta Gvineo borde al Liberio, Eburbordo kaj Sieraleono. La liberia Kpelea, parolata denove de duonmiliono da personoj, estas nuntempe instruata en lernejoj en Liberio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search