Kripla arbo[1] estas arbo, ofte maljuna, kun kripla habito kaŭze de ekstreme malfavoraj kreskadcirkonstancoj. Precipe oni trovas ĝin en subarktaj kaj sub-altamontaraj arbolimaj pejzaĝoj. Kontinua elmetado al fortaj, frostaj ventoj deformigas kaj kripligas vegetaĵaron. Sub tiuj cirkonstancoj, arboj nur povas postvivi kie ili estas ŝirmataj de rokaj formacioj aŭ de neĝa kovraĵo. Ĉar la subaj partoj de tiuj arboj daŭrigas sian kreskadon, estiĝas densa grunda okupado [2].
Por traduki en 1903 la germanan terminon Krummholz en la verko de Andreas Franz Wilhelm Schimper : Plant-geography upon a Physiological Basis (1898)[3], William Rogers Fisher enkondukis la anglajn terminojn elfin-tree kaj elfin-wood kiuj laŭlitere signifas elfo-arbon kaj elfo-arbaron. Esperante oni povas traduki per kripla arbaro .
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search