Kristiano la 9-a, dane Christian 9., (8-a de aprilo 1818 – 29-a de januaro 1906), reĝo de Danio. Prapatro de la linio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg de la Oldenburga dinastio, kiu ĝis nun havas la danan tronon.
En 1842 li edziĝis kun sia kuzino princino Louise von Hessen-Kassel (1817–1898). Pluraj el iliaj gefiloj geedziĝis kun anoj de aliaj regantaj eŭropaj dinastioj kaj fariĝis reĝoj aŭ reĝinoj en diversaj eŭropaj landoj, kio donis al Kristiano la kromnomon "bopatro de Eŭropo".
Lia unua filo iĝis reĝo Frederiko la 8-a, lia posteulo. Lia dua filo iĝis reĝo Georgo la 1-a de Grekio.
|
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search