Kroatio en la Olimpikoj

Kroatio en la Olimpikoj

Flago de Kroatio
IOK-kodo  CRO
NOK Kroata Olimpika Komitato
Retejowww.hoo.hr kroate angle
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

Kroataj sportistoj unue en 1900 partoprenis olimpikon kadre de la teamo de Aŭstrio. Ekde 1904 ĝis 1912 ili ne partoprenis, kaj inter 1920 kaj 1988 apartenis al la teamoj de  Jugoslavio. Ekde la jaro 1992 oficiala kroata teamo partoprenas la vintrajn kaj somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam.

La Kroata Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Kroataj atletoj gajnis kvardek-unu medalojn ĉe la Someraj Olimpikoj, inkluzive de oraj medaloj de la vira handbalteamo de manpilko en 1996 kaj 2004, same kiel de oraj medaloj de la diskoĵetistino Sandra Perković en 2012 kaj 2016. Ĉe la Vintraj Olimpikoj, Janica Kostelić venkis ses medalojn, el tiuj kvar orajn, inter 2002 kaj 2006, ŝia frato Ivica gajnis kvar arĝentajn medalojn en 2006, 2010 kaj 2014, kaj Jakov Fak gajnis bronzan en 2010.

Janica Kostelić (jen en bildo de 2003)




© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search