Kroniko

Kroniko, (latine Chronica, greke χρονικά) estas kolekto de historiaj faktoj, kronologie kompilitaj. La mezepokaj kronikoj estis libroj artisme prilaboritaj el vidpunktoj literatura kaj pentroarta (precipe la inicialo, unua litero de ĉapitro estis bele kolorigita, ofte kun bildo de figuroj), kaj ili nun estas ĉefaj fontoj de historiaj faktoj pri la antikvaj tempoj.

La termino kronikisto estas aludo al la verkisto kiu kolektas kaj redaktas historiajn aŭ aktualajn faktojn, en la literatura ĝenro nomita kroniko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search