Kukulkano

Kukulkano
mita serpento • Mayan deity
Informoj
Eble sama Kecalkoatlo
Sekso vira
vdr

Kukulkano estas grava dio en la majaa mitologio, majae k'u uk'ulkan, tio estas "plumo kaj serpento" konata ankaŭ kiel Gukumatz en la mitologio de la kiĉeoj. Kiĉee Q'uk'umatz, tio estas "plumigita serpento". Tiele aperas en Popol Vuh kiel dio kreanta de la mondo kun Tepiŭ.

Kukulkano estas la majaa nomo de Kecalkoatlo, grava rolulo de la majaoj, en la sankta libro Popol Vuh konata kiel "Gukumatz". En bildo de basreliefo de Yaxchilán.

Por kelkaj fakuloj tiu ĉi dio estas la sama Kecalkoatlo (en la navatla lingvo quetzalcōātl [ketsalˈkoːaːtɬ], „plumhava serpento“ de la aztekoj kaj toltekoj, por aliaj el la olmekoj.[noto 1] Ĉiukaze ties deveno estas tre antaŭa al la majaoj de Jukatano kaj al la Itzaeoj, fondintoj de Chichén Itzá en la 6-a jarcento, kie oni starigis piramidon por marki lian descendon en la agrikultura ciklo kaj en la politiko de la majaoj. La gravo de la plumserpento kiel dia simbolo estas ĉieesta en tuta Mezameriko.

En Chichén Itzá estas observebla kiel serpento formata kiel lumefiko kiu descendas tra la ŝtuparo de la templo de Kukulkano.

La Templo de Kukulkano aŭ Piramido de Kukulkano (strukturo ankaŭ konata kiel «La Kastelo», ĉar la hispanaj konkistadoroj en la 16-a jarcento serĉis ĝian similecon arkitekturan kun la ekzistantaj en la eŭropa kontinento), estas antaŭkolumba konstruaĵo situanta en la Jukatana duoninsulo, en la nuna samnoma subŝtato en Meksiko. La nuna templo estis konstruita en la 12-a jarcento p. K. de la icaaj majaoj en sia ĉefurbo, la antaŭkolumba urbo Chichén Itzá en la 6-a jarcento P.K.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita; $2


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search